La studo de la animala kognaro aŭ animala kognokapablo estas fako kiu okupiĝas pri la mensaj kapabloj de la nehomaj animaloj. Li studas la procezojn pere de kiuj animalo ricevas informon el sia medio tra siaj sensoj kaj ĝi procezas ĝin. Ĝi disvolviĝis el la kompar-psikologio, sed kun grandaj influoj de la etologio, la kondutekologio kaj la evolua psikologio. La alternativa nomo de kogn-etologio estas uzita foje kiel nova formulado de tio kio estas konata kiel animala inteligento.[1]
La esplorado en animala kognaro realiĝas ĉefe ĉe mamuloj, speciale primatoj, cetacoj kaj elefantoj, same kiel hundoj, katoj, lavursoj kaj roduloj. En la lastaj jardekoj, tamen, pliiĝis konsiderinde la studoj pri birdoj (papagoj, korvedoj kaj kolomboj). Estas amikemaj polemikoj pro la sana rivaleco inter primatologoj kaj ornitologoj rilate al la mensaj kapabloj de iliaj studobjektoj.[2][3] Oni esploras ankaŭ pri reptilioj (lacertoj, serpentoj), kaj fiŝoj, eĉ pri senvertebruloj (cefalopodoj, araneoj kaj insektoj).[1]